Cezio (Cs) havas minimume 39 konatajn izotopojn. La kvanto de konataj izotpoj de cezio estas la dua plej granda konata post franciumo. La izotopoj estas ekde 112Cs ĝis 151Cs.
133Cs estas la sola nature okazanta kaj la sola stabila izotopo.
La norma atompezo estas 132,9054519(2) u.
134Cs kun duoniĝotempo 2 jaroj estas produktita per neŭtrona kapto de 133Cs. Nur malgrandaj kvantoj estas produktataj rekte kiel fisia produkto ĉar 134Xe estas stabila. Ĝi ne estas produktata per atomkernaj armiloj ĉar 133Cs estas kreita per beto-disfalo de originalaj fisiaj produktoj nur longe post la atomkerna eksplodo, kaj tiam kiam 133Cs aperis la neŭtrona fluo jam ĉesiĝis..
135Cs kun duoniĝotempo 2,3 milionoj jaroj estas unu el sep longe vivantaj fisiaj produktoj. Tamen en plejparto de atomkernaj reaktoroj ĝia produktado estas malpligrandigita ĉar ĝia antaŭanto 135Xe estas ega neŭtrona sorbanto kaj plejparto de ĝi estas konvertata per la neŭtrona fluo al stabila 136Xe antaŭ kiam ĝi disfalas al 135Cs.
137Cs kun duoniĝotempo 30,17 jaroj estas unu el la du ĉefaj meze vivantaj fisiaj produktoj kune kun 90Sr, kiuj estas respondeca por la plejparto de la radioaktiveco de eluzita atomkerna brulaĵo post kelkaj jaroj de malvarmiĝo, supren ĝis kelkaj cent jaroj post uzo. Ĝi konsistigas la plejparton de la radioaktiveco ankoraŭ restanta de la ĉernobila akcidento. 137Cs beto-disfalas al 137mBa kiu estas mallonge vivanta atomkerna izomero kiu tiam disfalas al neradioaktiva 137Ba. 137Cs estas forta eliganto de gama radiado. 137Cs havas tre malaltan kurzon de neŭtrona kapto kaj tiel ne povas esti forbruligita per ekstera neŭtrona fluo, tiel la sola maniero kiel ĝi povas malaperi estas disfalo kun tempo. 137Cs estas uzata kiel markilo en hidrologiaj esploroj, analoge al la uzo de tricio 3H.
La aliaj izotopoj havas duoniĝotempojn ne pli grandajn ol kelkaj diurnoj, iuj estas eĉ pli malgrandaj ol sekundo.
Preskaŭ tuta cezio produktita de fisio venas de beto-disfalo de originale pli neŭtrono-riĉaj fisiaj produktoj, tra izotopoj de jodo kaj tiam izotopoj de ksenono. Ĉar ĉi tiuj elementoj povas difuzi tra nuklea brulaĵo aŭ atmosfero, cezio estas ofte kreata malproksime de la originala situo de fisio.
Pro komenciĝintaj en 1945 nukleaj testadoj, ceziaj izotopoj estis metitaj en la atmosferon, kie ili estas rapide sorbitaj en solvaĵon kaj tiam redonitaj al la surfaco de la tero kiel komponanto de radioaktiva precipitaĵo.